SKRABLO
(Adaptita de "Skrablo: regularo kaj bezonataĵoj" de Wolfram Diestel.)
1. Regularo
SKRABLO estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per
tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la
tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingenda
kiom eble tiom multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la
litervaloroj kaj la premitabuleroj.
Komenco de la ludo:
Ĉiu kunludanto ricevas benketon. Poste ĉiu ludanto
prenas el la saketo unu tegoleton. Kiu poste estas preninta la literon plej
proksiman al la alfabetkomenco, tiu estas komenconta. La tegoletoj estas
remetataj en la saketon, kaj nun ĉiu el la ludantoj kaŝe prenas ok tegoletojn,
sidigonte ilin sur la benketo.
Ludmaniero:
- La unua ludanto faras per du aŭ pli multaj el siaj literoj sur la tabulo
vorton tiel, ke unu el la vorteroj estas kuŝonta sur la cirkle markita mezo de
la tabulo. La vorto rajtas esti metata horizontale aŭ vertikale, sed ne
diagonale.
- Post tio la ludanto prononcas la atingitajn poentojn kaj anstataŭigas
uzitajn tegoletojn per novaj el la saketo tiel, ke denove ok tegoletoj sidas
sur la benketo. La atingitaj poentoj estas notataj.
- Daŭrigas la sekva ludanto maldekstra la ludon. Tiu kaj ĉiuj sekvontaj
ludantoj aldonas al la tegoletoj jam kuŝantaj sur la tabulo unu aŭ plurajn
novajn tegoletojn tiel, ke fariĝas unu nova senca vorto. (Unikan escepton
nomas alineo 16 kun kelkaj el la ekzemploj. La poentoj estas notataj kaj la
literoj surbenketaj estas rekompletigataj.
- Estas permesataj ĉiuj Esperantaj radikvortoj, kiuj estas troveblaj en
Esperanta vortaro (PIV) kaj la vortoj derivitaj el la radikvortoj laŭ la
esperantaj derivoreguloj, vi ankaŭ povas forlasi la "o" de la substantivoj,
al meti "j" kaj "n" ktp. Se la ekzisto aŭ korekteco de vorto estas pridubata,
estas permesata por solvi la problemon la uzado de vortaro, kies utiligo
cetere ne estas permesata. Duboj kontraŭ la uzado de vorto oni rajtas deklari
nur, ĝis la sekvonta ludanto estas komencinta la almetadon. Se montriĝas la
pridubata vorto malkorekta, la ludanto ĝin devas repreni kaj estas preterirata
en tiu ciklo. Por eviti kverelojn pri la senceco de derivaĵo, la metinto
rajtas klarigi tiun per kelkaj vortoj, se ĝi estas pridubata; se poste tamen
la pli granda parto de la ludantoj opinias la derivaĵon sensenca, la metinto
devas repreni ĝin, sed rajtas meti alian vorton.
- Interne de la baza regulo, ke ĉiuj rekte kunkuŝantaj literoj en sia tuta
vico kaj horizontale kaj vertikale devas formi sencajn vortojn, oni rajtas
fari novajn vortojn nur laŭ la sekvontaj manieroj:
- per almeto de unu au pluraj tegoletoj al jam ekzistanta vorto. La
literoj rajtas esti metataj kaj al la komenco kaj al la fino aŭ al ambaŭ
flankoj de la vorto.
- per orta almeto de unu aŭ pluraj tegoletoj al iu aŭ ambaŭ flankoj de jam
metita vorto, ĉe kio unu litero de la jam metita vorto devas esti ero de la
nova vorto.
- per meto de unu kompleta vorto paralele al unu aŭ pluraj jam metitaj
vortoj. Ĉe tio devas minimume du tegoletoj de ambaŭ vortoj kuŝi rekte apude.
- Jam metita tegoleto ne rajtas esti ŝanĝata aŭ metata al alia loko.
- La du blankaj tegoletoj estas ĵokeroj kaj povas anstataŭi arbitran
literon. Se tia tegoleto estas metata, estas deklarende, kiun literon ĝi
reprezentas. La blanka tegoleto, kiu ankaŭ ne rajtas esti anstataŭigata,
konservas la signifon de tiu litero dum la tuta ludo.
- Kiu havas la vicon, tiu rajtas, anstataŭ almeti vorton anstataŭigi
arbitran nombron da liaj tegoletoj per sama nombro da tegoletoj el la saketo.
Por tio li metas la literojn, kiujn li deziras anstataŭigi, sur la tablon kaj
prenas saman nombron el la saketo; poste li donas la anstataŭigatajn literojn
en la saketon, miksonte ties enhavon.
- La ludo daŭras ĝis ĉiuj tegoletoj estas prenataj el la saketo kaj aŭ iu el
la ludantoj sukcesis almeti ĉiujn siajn literojn aŭ ne plu ekzistas eblecoj
formi vorton. Poentado:
- La tuta poentvaloro de vorto rezultas el la unuopaj litervaloroj de la
tuta nova vorto kaj la krompoentoj, kiuj estas atingataj per meto sur la
premiejojn de la tabulo aŭ per uzado de ĉiuj ok tegoloj.
- Ĉiu litero havas la valoron, kiu estas deklarata sur la tegoleto; la
blankaj tegoletoj ne havas valoron.
- Blua loko duobligas kaj viola loko triobligas la valoron de la litero
metita sur ĝin.
- Se litero de la formita vorto kuŝas sur oranĝa loko de la tabulo,
duobliĝas la valoro de la tuta vorto. Ĉe ruĝa loko triobliĝas la vortvaloro.
Eblaj literpremioj estas kakulendaj antaŭ la duobligo au triobligo de la
vortvaloro. Se tegas vorto du vortpremiejojn, ĝia valoro duobliĝas aŭ
triobliĝas dufoje. (do kvarobliĝas au naŭobliĝas) La meza loko estas oranĝa,
do duobligas la valoron de la unua vorto.
- La liter- kaj vortpremioj validas nur por tiu, kiu atingas la koncernatan
lokon unue; ili por ĉiuj sekvontaj ludantoj ne plu validas.
- Se iu de la du blankaj tegoletoj estas metata sur oranĝa aŭ ruĝa loko,
duobliĝas au triobliĝas la vortvaloro, kvankam la blanka tegoleto mem ne havas
valoron.
- Se rezultas el almeto de vorto ankoraŭaj vortoj, ĉiu vorto estas poentata.
Nove tegataj premiejoj validas en tia kazo por ĉiuj novaj vortoj, kiuj estas
kun ili ligataj.
- Ĉiu ludanto, kiu sukcesas almeti ĉiujn ok tegoletojn, gajnas kvindek
poentojn krome.
- Ĉe la fino de la ludo estas malgrandigata la atingita poentnombro de ĉiu
ludanto je la valoro de la literoj, kiujn ne metinta li estas. Se la ludo
estas finita per tio, ke ludanto estas almetinta ĉiujn siajn literojn, al ties
poentnombro estas krome adiciata la sumo de ĉiuj punpoentoj por la restintaj
tegoletoj de liaj kunludantoj.
2. Tabulo
3. Tegoletoj
La malgrandaj ciferoj signas la valoron de la litero.
8 da |
2 da |
4 da |
6 da |
2 da |
2 da |
4 da |
1 da |
1 da |
1 da |
4 da |
4 da |
2 da |
1 da |
6 da |
4 da |
3 da |
8 da |
8 da |
1 da |
8 da |
3 da |
3 da |
2 da |
2 da |
1 da |
6 da |
1 da |
2 da |
Sume: 100 tegoletoj