Skrablo

Oftaj demandoj

  1. Kiel mi movu la tegoletojn al la lud-tabulo?
  2. Ĉu estas permesate ludi radikvorton sen finaĵo?
  3. Kion mi faru se iu ludas sensencan vorton?
  4. Mi ofte estas tutsola en la skrablejo. Kion mi faru por trovi aliajn ludantojn?
respondoj
  1. Kiel mi movu la tegoletojn al la lud-tabulo?
    Por movi tegoleton, simple klaku al ĝi, kaj poste klaku al la dezirata loko.
  2. Ĉu estas permesate ludi radikvorton sen finaĵo?
    Ne precize. Sed laŭ regulo 4, oni rajtas ludi substantivon sen fina "o". Tiel oni povas uzi la plejparton de la radikvortoj sen finaĵo.
  3. Kion mi faru se iu ludas sensencan vorton?
    Dum 20-sekunda periodo eblas klaki al "Malakceptu". Post klako al tiu butono, la vorto malaperos de la ludtabulo, kaj la ludinto devos reludi. Neniu perdas sian vicon.
  4. Mi ofte estas tutsola en la skrablejo. Kion mi faru por trovi aliajn ludantojn?
    • Kontaktu amikojn per ICQ, MSN, ktp por inviti ilin al skrablo-ludo.
    • Se vi estas la sola ludanto, ne tuj foriru. Simple minimumigu la skrablo-fenestron dum vi interretumas. Vin avertos laŭta sonorilo tuj kiam alvenos alia ludanto.
    • Reklamu skrablon en via persona retpaĝo au en via loka Esperanto-klubo.